Antaŭkongreso Norda Dalmatio kaj Lika

Anstataŭ du aranĝoj, antaŭ- kaj postkongreso, pro malfacilaĵoj meze en kroata turisma sezono organizi loĝadon ĉe la kroata marbordo EEU kune kun organizanto de la antaŭkongreso decidis oferti nur antaŭkongreson kiu estos pli longa ol kutime  - entute 4-taga.
  • Loko: Biograd na Moru
  • Datoj: 2-a - 6-a de julio 2014
  • 2-a de junio estas alventago al Biograd na moru, ekskursoj estos organizitaj de la 3-a de junio. La 6-an de junio okazos tuttage ekskursoj kaj aŭtobus veturo al Rijeka kien antaŭkongresanoj alvenos antaŭ la unua kongresa programero vespere.
  • Informilo kun detala proramo kaj prezoj troveblas ĉi-tie
  • Aliĝilo
  • Demandojn pri antaŭkongreso sendu al la organizanto de la antaŭkongreso David Rey Hudeček: dr.hudecek (ĉe) gmail.com
La kvartaga antaŭkongreso gvidos vin de Biograd na moru al kelkaj inter la plej belaj lokoj de Kroatio: 
  • nacia parko lagoj de Plitivice - karstaj montaraj lagoj ligitaj per multegaj akvofaloj unu el malmultaj eŭropaj mondaj naturherdeaĵoj listigitaj de UNESCO
  • nacia parko insuloj Kornati - specifa kroata insularo preskau senarba kun altaj rokoj kaj tre blua maro, eĉ pli pura kaj tavidebla ol la kroata maro jam kutime estas
  • belaj ĉemaraj urboj Zadar kaj Šibenik
Antaŭkongreso estos mendebla ĉi tie en dua duono de januaro. Ĝin organizos juna kroata esperantisto kun kiu vi povos rekte kontakti se vi havos iujn ajn demandojn aŭ petojn. EEU ne organizas la antaŭkonkgreson mem nek transprenas respondecon pri ĝi. EEU nur helpos la organizanton de la antaŭkongreso per disponigo de siaj kontoj por pagoj por la antaŭkongreso.