Kiel alveni

Rijeka estas urbo situanta en okcidenta Kroatio ĉe Adriatika marbordo, ĉe la fino de la Istria duoninsulo kaj pinto de Kvarnera golfo. Ĝi troviĝas pli-malpli 150 km sudokcidente de Zagreb kaj estas facile atingebla. Eblas flugi al la flughaveno Rijeka kiu troviĝas sur la apuda insulo Krk uzante regulajn kaj malkostajn aerkompaniojn, speciale somere kiam estas pli da flugoj al Rijeka. Alternative eblas flugi al Zagreb kaj Pula de kie ekzistas multaj aŭtobusoj tage al Rijeka. Trajnvojaĝoj ene de Kroatio ne estas rekomendindaj ĉar ili daŭras multe pli longe kaj estas multe malpli da ligoj ol per aŭtobusoj. Konkretaj vojaĝinformoj de unuopaj flughavenoj estas troveblaj sur la paĝoj atingeblaj klakante al la submenuo maldekstre.