Mardo, la 8-a de julio

Granda salono:

10:00 - 12:00 Unua kunsido de la Asembleo de EEU (FERMITA, nur por la asembleanoj kaj anstataŭantoj)
14:00 - 15:00 Kongrestema prelego: Jagoda Granić, universitata profesorino: Serĉante perfektan lingvon kaj justan Eŭropon
15:00 - 15:45 Zlatko Tišljar, estrarano de EEU: Zagreba Metodo instrui Esperanton
15:45 - 16:30 Seán Ó Riain: Pri la Platformo pri multlingvismo de Europa Komisiono – ŝanco por Esperanto?
16:30 - 17:00 Vjekoslav Morankić: Eŭropa identeco kaj lingvo
17:00 - 17:30 Peter Baláž: Ekonomia forumo en Krynica, Pollando
17:30 - 18:00 Petro Baláž: Projektoj de E@I: lingvolernaj kaj aliaj paĝaroj
 
Vespera programo:
20:00 - 21:30 Koncerto de popularaj operarioj en Esperanto de Neven Mrzlečki
 

Aŭlo:

10:00 - 12:00 Prezento de novaj libroj, gvidas: Spomenka Štimec
16:00 - 18:00 Dokumentaj filmoj el la historio de Esperanto
 

Vestiblo:

10:00 - 18:00 Libroservo, ekspozicio pri Kroatia Esperanto-Movado