Best Western Hotel Jadran
Hotelo Best Western Hotel Jadran en Rijeka ofertas luksan kvarstelan loĝadon en trankvila ĉirkaŭaĵo tuj apud la maro, en multaj ĉarmbroj kun belega rigardo al la kvarenra golfo, bonega konferencejo kaj propra hotela strando. Laŭ kvalito ĝi estas la plej bona loĝebleco kiun ni povas oferti por via restado en Rijeka dum la kongreso.
Prezoj
EEU fiksis prezojn de la hoteloj en kroataj kunaoj (HRK). Kaze de subita, tre granda ŝanĝo de la kurzo de kunao ankaŭ ĉi tie menciitaj prezoj povas ŝanĝiĝi. Prezoj de la hotelo inkluzivas matenmanĝon kaj kroatan turisman imposton kiu estas pagenda po persono kaj trankto kaj estas fiksita al 8 kunaoj po tago kaj persono por la jaro 2014.
Tagmanĝo en la hotelo estas krommendebla kontraŭ krompago de 14 EUR po tago kaj persono.
Ĉambrotipo | Prezo po tago, inkluzive de matenmanĝo | Krompago por tagmanĝo po tago |
Unulita ĉambro | 89 EUR | 14 EUR |
Dulita ĉambro | 105 EUR | 28 EUR (14 EUR po persono) |
Mendoj
Ni ne plu povas garantii lokojn en hoteloj. Se vi ankoraŭ deziras mendi ĉambron, sendu retmesaĝon al retadreso menciita maldekstre en kontaktfenestreto kaj ni kontaktos la hotelon kaj kontrolos ĉu ankoraŭ estas haveblaj lokoj.