Hotelo Neboder

Hotelo Neboder (nubskrapulo) en Rijeka ofertas altkvalitan tristelan loĝadon. La nubskrapulo estas parto de la komplekso de Hrvatski kulturni dom, kiu ankaŭ estas la kongresejo. Ĝi estis planita en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento kiel nova simbolo de Rijeka kaj hodiaŭ ĝi estas kultura heredaĵo de frua moderna arkitekturo. De la pli altaj etaĝoj vi povas ĝui belegan panoramon de granda parto de la Kvarnera golfo. Por ĉiuj por kiuj gravas proksimeco al la kongresejo ĝi estas la plej bona loĝebleco kiun ni povas oferti ĉar la konstruaĵo de la hotelo estas rekte ligita al la kongresejo.

Prezoj

EEU fiksis prezojn de la hoteloj en kroataj kunaoj (HRK). Kaze de subita, tre granda ŝanĝo de la kurzo de kunao ankaŭ ĉi tie menciitaj prezoj povas ŝanĝiĝi. Prezoj de la hotelo inkluzivas matenmanĝon kaj kroatan turisman imposton kiu estas pagenda po persono kaj trankto kaj estas fiksita al 8 kunaoj po tago kaj persono por la jaro 2014.
Tagmanĝo en la hotelo estas krommendebla kontraŭ krompago de 11 EUR po tago kaj persono.
 
Ĉambrotipo Prezo po tago, inkluzive de matenmanĝo Krompago por tagmanĝo po tago
Unulita ĉambro 63 EUR 11 EUR
Dulita ĉambro 80 EUR 22 EUR (11 EUR po persono)

 

 

Mendoj

Ni ne plu povas garantii lokojn en hoteloj. Se vi ankoraŭ deziras mendi ĉambron, sendu retmesaĝon al retadreso menciita maldekstre en kontaktfenestreto kaj ni kontaktos la hotelon kaj kontrolos ĉu ankoraŭ estas haveblaj lokoj.