Tranoktejo Lucija

Tranktejo Lucija troviĝas en Kostrena, oriente de Rijeka, super Golfeto Žurkovo, proksime al maro kaj pluraj plaĝoj. Kostrena estas facile atingebla per urba aŭtobuso kiu ankaŭ haltas proksime al la kongresejo. La distanco al la kongresejo estas 5 km. Temas pri simpla junuargastejtipa hotelo en kelkaj konstruaĵoj kun unu- kaj dulitaj ĉambroj por ĉemara feriado. Plejparte de la ĉambroj vi havos belan panoramon de la maro.
 

Prezoj

EEU fiksis prezojn de la hoteloj en kroataj kunaoj (HRK). Kaze de subita, tre granda ŝanĝo de la kurzo de kunao ankaŭ ĉi tie menciitaj prezoj povas ŝanĝiĝi. Prezoj de la hotelo inkluzivas matenmanĝon kaj kroatan turisman imposton kiu estas pagenda po persono kaj trankto kaj estas fiksita al 8 kunaoj po tago kaj persono por la jaro 2014.
Tagmanĝo en la hotelo estas krommendebla kontraŭ krompago de 5 EUR po tago kaj persono.
 
Ĉambrotipo Prezo po tago, inkluzive de matenmanĝo Krompago por tagmanĝo po tago
Unulita ĉambro 33,50 EUR 5 EUR
Dulita ĉambro 42 EUR 10 EUR (5 EUR po persono)

 

 
 

Mendoj

Ni ne plu povas garantii lokojn en hoteloj. Se vi ankoraŭ deziras mendi ĉambron, sendu retmesaĝon al retadreso menciita maldekstre en kontaktfenestreto kaj ni kontaktos la hotelon kaj kontrolos ĉu ankoraŭ estas haveblaj lokoj.