Hotelo Neboder
Hotelo Neboder (nubskrapulo) en Rijeka ofertas altkvalitan tristelan loĝadon. La nubskrapulo estas parto de la komplekso de Hrvatski kulturni dom, kiu ankaŭ estas la kongresejo. Ĝi estis planita en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento kiel nova simbolo de Rijeka kaj hodiaŭ ĝi estas kultura heredaĵo de frua moderna arkitekturo. De la pli altaj etaĝoj vi povas ĝui belegan panoramon de granda parto de la Kvarnera golfo. Por ĉiuj por kiuj gravas proksimeco al la kongresejo ĝi estas la plej bona loĝebleco kiun ni povas oferti ĉar la konstruaĵo de la hotelo estas rekte ligita al la kongresejo.
Prezoj
Ĉambrotipo | Prezo po tago, inkluzive de matenmanĝo | Krompago por tagmanĝo po tago |
Unulita ĉambro | 63 EUR | 11 EUR |
Dulita ĉambro | 80 EUR | 22 EUR (11 EUR po persono) |