Urbo Rijeka
Rijeka estas urbo situanta en norda parto de kroatia adriatika marbordo. Ĝi estas la ĉefa havenurbo kaj la tria urbo laŭ grandeco en Kroatio, havante ĉirkaŭ 140.000 loĝantojn. Ĝi situas en grava loko kie la Adritika maro plej multe eniras la Eŭropan kontinenton, pinte de la Kvarnera golfo. Pro tio la riĉa historio de la urbo estas ligita al maro. Urba ekonomio grandparte depen- das de la mara trafiko kaj ĝis antaŭ nelonge de ŝipkonstruado. Intertempe ĉiam pli ankaŭ de turismo. Tamen la plej esenca por la urba historio estis ĝia haveno kiu dum la tuta aŭstro-hungara periodo de 15-a jarcento estis dua plej grava haveno de la tuta Aŭstro-Hungara regno kaj tiel en la19-a jacento estis unu el la dek plej grandaj havenoj de Eŭropo. El tiu tempo devanas ankaŭ la tipa konstrustilo de Aŭstro-hungara monarkio, netipa por kroata marbordo.