10-a kongreso de EEU, Kroatio 2014

Invito al la kongreso

Elkore mi invitas vin al la 10-a kongreso de EEU en Rijeka, Kroatio, kiu okazos de la 6-a ĝis la 12-a de julio 2014. Kroatio estas la plej nova membroŝtato de EU kaj havas verŝajne la plej fortan tradicion de Esperanto inter ĉiuj EU membroŝtatoj. La jugoslavia eksprezidanto Tito, kroato, parolis Esperanton, kaj aŭspiciis UK-on en Zagrebo en 1953 kaj kroata ŝtatprezidanto Stjepan Mesić aŭspiciis UK-on en Zagrebo en 2001. En Kroatio esperantistiĝis esperantistaj famuloj kiel Ivo Lapenna kaj Tibor Sekelj kaj de tie devenas multaj aliaj gravaj agantoj por la internacia E-movado. De tie devenas Zagreba Metodo de instruado de esperanto, 90% de teatraj aktivadoj en Esperanto kaj granda daŭra informado pri Esperanto al la ĝenerala publiko.

Dum 2013 en Bruselo estis interesa ekspozicio fikcia pri la eksplodo de EU en 2018 kun subtitolo “La Lastaj Jaroj de la Longa Paco 1945-2018”. Kvankam la flandra artisto kiu konceptis kaj preparis la ekspozicion, Thomas Bellinck, estas neesperantisto, la ĉefa lingvo de ĝi estis Esperanto. Ĝia ideo estis ke EU eksplodis ĉar la junularo, kiu eĉ ne povis imagi militon en Eŭropo, pli kaj pli voĉdonis por ekstremaj naciistaj partioj, kiuj tiris Eŭropon en novan grandan militon. Post tiu milito, pli da homoj fine komprenis la neceson de politika integriĝo en Eŭropo, kaj de neŭtrala lingvo por finfine garantii la pacon. Pensiga ekspozicio por sproni viglan debaton dum la kongreso en Rijeka!

Krom tio atendas vin viglaj diskutoj pri la plej efika maniero antaŭenigi Esperanton en la 28 membroŝtatoj de EU, atendas vin aro da kulturaj programeroj en la bela ĉemara urbo Rijeka kiel teatraj spektakloj, koncertoj, poeziaj vesperoj, libroprezentoj. Kompreneble en tia bela ĉirkaŭaĵo, en unu el la plej famaj turismaj regionoj de Kroatio, atendas vin ankaŭ pluraj ekskursoj, ĉemaraj kaj montaraj.

Venu kaj kontribuu, ĝuu kaj lernu!

Seán Ó Riain, prezidanto de EEU