Regiono

Malgraŭ tio ke Rijeka mem, kiel industria kaj havenurbo, ne estas unu el la ĉefaj turismaj celoj ĉe la kroatia marbordo, la regiono ĉirkaŭ Rijeka apartenas al la plej pitoreskaj ĉemaraj regionoj de Kroatio, kiu jam tre frue en la 60-aj jaroj iĝis unu el la ĉefaj turismaj celoj en Kroatio. Rijeka estas administra centro de departamento Primorsko-goranska županija, kies nomo jam multon diras pri ĝia aspekto – Ĉemara montara departamento. Al ĝi apartenas unufanke la Kvarnera marbordo kaj insuloj de la Kvarnera golfo: Krk, Cres, Rab, Lošinj kaj pliaj malgrandaj insuloj. 
 
Aliflanke la regiono Gorski kotar estas unu el la plej sovaĝaj kaj belaj montaraj regionoj de Kroatio, kie vivas interalie preskaŭ triono de ĉirkaŭ mil ursoj vivantaj en Kroatio. 
 
Rijeka ankaŭ estas la enirpordo al la Istria dunoinsulo kun ĝiaj belegaj ĉemaraj urboj kaj la eĉ pli speciftipaj montetopintaj urbetoj en ĝia interno, sur ruĝa tero, inter olivejoj kaj vinberejoj.
 
Dum la kongreso ni esperas oferti plurajn eksursojn en la regiono.